Kristana anarkiismo

Kristana anarkiismo, anarkiisma kristanismo aŭ anarki-kristanismo estas anarkiisma ideologio fare de kristanoj. Ĝi estas maniero kompreni la kristanan vivon en kiu la principoj de socia organizado havas kiel bazojn proponojn anarkiistajn. Ĉar temas pri konverĝo de du diversaj tendencoj, estas interŝanĝeblaj la subjekto kaj la adjekto.

La kristanaj anarkiistoj asertas, ke se ĉiuj homaj estaĵoj estas valoraj antaŭ Dio, ne estas loko por hierarkioj inter personoj. La ununura aŭtoritato rilate homojn estas Dio, kiel oni lernas en la Biblio.

Kristanaj anarkistoj kredas, ke libereco estas justigita laŭ la spirito tra la instruado de Jesuo. Tio kaŭzis kritikojn kontraŭ la regado kaj la Eklezia aŭtoritato. Kelkaj kredas, ke ĉiu individuo povas rekte komuniki kun Dio, kiu neas la neceson de la sistemo de pastrado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search